Pages

05/10/2017

Kiu surskribis mian muron? / Who's been writing on my wall?

Scroll down for English

Finfine mi komencis forskrapi la malnovan murpaperon en mia litĉambro.  Regulaj legantoj de mia blogo scios ke mi loĝas en malnova domo (konstruita en 1896) kaj ke iom post iom mi riparadas kaj renovigadas ĝin.

Fakte, la unua familio kiu loĝis en ĉi tiu domo post ĝies konstruado estis la familio de mia pra-onklino. En 1913 miaj nove geedziĝintaj geavoj prenis la lukontrakton de la domo kaj ekloĝis tie. Post la forpaso de miaj geavoj, mia patro aĉetis la domon kaj post lia forpaso, mi aĉetis ĝin.

Ofte kiam mi riparadas la domon mi plendas pri miaj prauloj kiuj dum multaj jaroj ne renovigis ĝin.  Tamen ĉi-foje, ilia malagemo rivelis interesegaĵon.  En la litĉambro, dum jardekoj diversaj familianoj simple gluis novan murpaperon sur la malnovan.  Kiam mi finfine forprenis la suban tavolon hieraŭ mi trovis la jenan epigrafon, krajone skribita rekte sur la suban gipson.


Tre malfacile legeblas la skribaĵo.  Plej interesa por mi estas la suba linio kie oni povas legi la jaron 1937.  Mi supozas ke en tiu jaro oni refaris la murpaperon (tiufoje ja forpreninte la malnovan paperon) kaj do surskribis la gipson antaŭ ol reglui paperon.  Eble en tiu jaro oni ankaŭ aldonis elektran provizon al la supra etaĝo de la domo - la lumŝaltiloj ja datiĝas de la 1930-aj jaroj.

Ankaŭ deĉifrebla estas la vorto 'Treherbert' kiu estas urbo en la sudkimraj valoj (proks. 25 mejlojn aŭ 40 kilometrojn for de mia domo). Pri la aliaj vortoj mi ne certas.  Do, mi supozas ke en la jaro 1937, iu kun ligo kun la urbo Treherbert krajone skribis sur la muro de mia nuna ĉambro.*

Mistere, sed interese ĉu ne?

* pli poste... Mi konstatis ke la lastaj 3 linioj estas: Treherbert St, Cathays, 1937 (Treherbert Street - strato en la kvartalo de Kardifo kiu nomiĝas Cathays).  Do, ne la urbo 'Treherbert', sed la strato 'Treherbert'.


Finally got round to scraping some of the decades of wallpaper layers off my bedroom wall.  As I've been doing stuff like this around the house, I've often been grumbling about former generations of my family who've simply papered new wallpaper over the old, resulting in many, many layers of scraping.

On this occasion, however, it was the total opposite, as finally getting down to the last layer revealed the inscription in the photo above!

The house was built in 1896, but the pencil message above clearly dates from 1937. I'm assuming that at that point the room was redecorated - possibly when electricity was installed upstairs as many of the light switches date from the 1930s.

The only other word that I can decipher with confidence is 'Treherbert' in the last-but-one line. Did one of the decorators have links there?  The penultimate line might possibly be 'Cathays' (a Cardiff suburb) - another link with one of the decorators?*

I think that the first couple of lines have names, but can't quite work them out.  Very intriguing!

* Aha - have worked out that the last three lines read "Treherbert St, Cathays, 1937"

04/10/2017

Akvospegulo

Antaŭ du semajnoj mi havis la oportunon pasigi semajnfinon en la franca urbo Bordozo.  Mi antaŭe estis en Bordozo en la jaro 1990, do kiel vi povas imagi, ekde tiam estas novaj vidindaĵoj.

Unu el la vidindaĵoj pri kiu mi interesis estis la Akvospegulo (Miroir d'eau) kiu troviĝas ĉe la Placo de la Borso

Kreita en 2006, estas la plej granda akvospegulo en la mondo (3450m²).  Estas farita el platoj de granito, kovrita de 2cm da akvo.

Dum 15 minutoj estas lageto da akvo kiel ĉi-sube. 


Poste, la akvo fordreniĝas kaj iĝas spegulo. Miaj ĉi-subaj fotoj ne estas perfektaj, sed mi kredas ke vi povos kompreni la principon.





Tiam, post 5-minutoj da spegulado, alvenas 5-minutoj da brumo.


La Akvospegulo estas listigita kiel Moderna Monda Heredaĵo de Unesko, prave laŭ mi, ĉar estas tre interesa kaj bela. Se vi iam havos la oportunon esti en Bordozo, ne maltrafu ĝin!

22/08/2017

Trans baraĵon per biciklo

Pasintan sabaton estis la naskiĝtago de Pudingulo. Tial ni decidis forgesi la kutime farendajn sabatajn domtaskojn kaj anstataŭe havi libertagon.  Post iom griza kaj pluveta semajno la suno brilis, do ni aerpumpigis la pneŭojn de niaj bicikloj kaj ekpedalis al la golfeto de Kardifo.  Pro nova vojo inter mia kvartalo kaj la golfeto, kiu havas bonan biciklovojon, eblas atingi la golfeton en malpli ol 10 minutoj.

Mi ne estis biciklante dum kelkaj semajnoj, do miaj kruroj protestis. Pudingulo, kiu faras multe pli da sporto ol mi, ne tiom suferis, malgraŭ sia matena kukomanĝadego…
Ĉe la golfeto de Kardifo estas baraĵo (konstruita en 1999) kiu kreis sensalakvan lagon el la antaŭe tajda golfeto.  La baraĵo ligas la antaŭan havenan kvartalon de Kardifo kun la apuda urbo Penarth kaj eblas piediri kaj bicikli laŭ la baraĵo inter la du lokoj.

De la mezo de la baraĵo estas belega panoramo trans la Bristolan Kanalon al Anglio je la alia flanko.  Estas ĉiam iom venta tie tamen! Biciklante mia biciklo estis puŝata flanken pro la vento kaj mi apenaŭ povis enspiri! 

Foje la baraĵo leviĝas por lasi boaton en/elveni el la golfeto.  La du jenaj boatoj atendis la malfermiĝon de la enirkanalo:


La baraĵo estas 1.1 km longa, sed nia tuta rondvojaĝo estis 10km.  Ni meritis nian vesperan manĝadon kaj trinkadon en japana restoracio!



21/08/2017

Ploranta Fenestro

Inter 2014 kaj 2018 okazas en Britio, same kiel en multaj landoj, diversaj rememorigaj eventoj kiuj rilatas al la centjara datreveno de la unua mondmilito. Papavoj estas dumlonge floroj kun ligo al rememorado pri tiu milito.  Eble unu el la plej imponaj rememorigaj eventoj estis la artaĵo kiu videblis ĉe la Turo de Londono inter julio kaj novembro 2014 kiu konsistis el  888,247 ceramikaj papavoj, unu por ĉiu brita aŭ britkolonia soldato mortigita dum la milito inter 1914-18 [ligo en la angla lingvo sed kun interesaj fotoj].

Post la fino de tiu ekspozicio en Londono oni decidis ke la parto de la artaĵo nomita Ploranta Fenestro rondvojaĝos diversajn lokon en Britio.  Aktuale, ĝi videblas ĉe la Kimra Asemblejo en Kardifo kaj pasintan sabaton mi iris tien por rigardi ĝin.

Mi supozas ke preskaŭ ĉiu brita familio perdis almenaŭ iun dum tiu konflikto; estintece mi jam blogis pri mia Pra-onklo Arturo.

La Ploranta Fenestro estas, laŭ mi, tre interesa kaj pensiga memorigo pri la terura milita vivmalŝparo.

14/08/2017

La Nigra Katedro


Tiuj kiuj scias iom pri mia lando Kimrio eble ankaŭ aŭdis pri nia ĉiujara festivalo (pri muziko, poezio, verkado) kiu nomiĝas en la kimra lingvo eisteddfod  (sidado kunsidado). Kompreneble multaj similaj kulturaj festivaloj okazas tra la tuta mondo kun diversaj konkursoj kaj premioj, sed eble vi ne scias ke en nia Eisteddfod la plej dezirata premio estas... seĝo.  Jes, seĝo! Aŭ, pli precize, katedro*.

Jes, en Kimra festivalo tiu kiu gajnas la konkurson por poezio laŭ la stilo cynghanedd (strikta 'harmonia' verso) gajnas katedron kaj ankaŭ ricevas la prestiĝan titolon 'Ĉefbardo'.

La ceremonio en kiu la nomo de la gajnanto estas anoncata estas plena je mistero. La 'Ĉefdruido' de Kimrio, vestita per ceremoniaj roboj, anoncas la plumonomon de la gajnanto.  Kaj ĝis tiu punkto en la ceremonio, neniu scias kiu verkis la diversajn konkursantajn poemojn, nek la oficistoj, nek la prijuĝantoj, nek la publiko.  Kiam la nomo estas anoncita, tiu bardo stariĝas kaj estas akompanata al la estrado, esti 'sidigita'. Kompreneble, estas fanfarado, aplaŭdado, gratulado.

Antaŭ precize cent jaroj, tamen, iom malsimile okazis la anonco.  Same kiel kutime staris la Ĉefdruido; same kiel kutime li estas vestita en siaj oficialaj roboj; same kiel kutime li anoncis la nomon de la gajnanto, ĉi-foje verkisto nomita 'Fleur-de-Lys' (lilifloro).  Fanfaris la trompetoj... sed neniu staris.  Denove deklamis la Ĉefdruido "Se tiu kiu nomis sin Lilifloro ĉeestas, li stariĝu!" Denove trompetado.  Ankoraŭ neniu staris.  Trifoje Ĉefdruido Dyfed anoncis la nomon; trifoje aŭdiĝis trompetado. Trifoje, silento.

La Nigra Katedro © SNPA
Solene, komencis paroli la Ĉefdruido.  La bardo Lilifloro,  ankaŭ konata laŭ la nomo Hedd Wyn (sankta paco) ne stariĝos ĉar la juna poeto, kies vera nomo estis Ellis Evans estis mortigita kelkajn semajnon pli frue je la unua tago de la Batalo ĉe Passhendaele (Paŝendel) ene de la Mondmilito.

Dum la aŭdantaro ploris, la Katedro estis kovrita per nigra tuko omaĝe al la ĉefbardo Ellis Evans kaj memore al ĉiuj kiuj estis perdante la vivon en tiu sensensa buĉado.

Tiujare, la festivalo nomiĝis La Nigra Katedro.


* Fakte, en la kimra lingvo, la uzata vorto estas 'cadair' kiu vere estas tradukita per 'seĝo'. Antaŭ jarcentoj la seĝpremioj estis multe pli simplaj ol la nunaj (kvankam foje en arĝento!). En la moderna epoko la lignaj seĝoj estas plej ofte bele desegnitaj kaj ĉizitaj, pli kiel episkopa katedro, tial mi elektis tiun vorton. 

Pli pri la bardo Lilifloro:
Vikipedio - Hedd Wyn (en diversaj lingvoj sed ankoraŭ ne en Esperanto) 
IMDB Hedd Wyn Filmo en la Kimra 1992 

25/03/2017

Ĉe la Esperanto-kafejo



Kiam mi estis infaneto mi kredis ke plejparte ĉiu en la mondo parolis Esperanton.  Nu, almenaŭ preskaŭ ĉiu en mia mondo parolis Esperanton: gepatroj; iliaj geamikoj;  kelkaj aliaj familianoj.  Eĉ mia kara avinjo komprenis la tre gravajn vortojn (bonbonoj, biskvitoj, ĉokolado, ktp). Ferie ni kongresumis en Esperantujo. Semajnfine lokaj esperantistoj kunvenis ĉe nia domo.

Pli aĝe, mi seniluziiĝis.  Kia ŝoko ke ne ĉiuj en butikoj, kafejoj, la mondo ĝenerale, komprenis ĝin! 8-jaraĝa mi sopiris je la fina venko :)

Kvankam mi nun havas multe pli da jaroj mi kredas ke ie, profunde en mi, tiu seniluziiĝo neniam forlasis min.  Kiam mi reeniras Esperantujon (dum kelkaj minutoj per la interreto, dum kelkaj horoj ĉe nia loka grupo, dum kelkaj tagoj ĉe kongreso) mi resentas min kiel tiu knabineto kiam la tuta mondo estis Esperantista.

Tia sperto estis mia ĉi-matena vizito al la novaja kafejo SOJO en Tokio.  Ankoraŭ ne vere oficiale malfermita, estimata S-ro Saito tre afable malfermis la kafejon por ni.  Kun mia Japana amiko S-ro Bonulo (kun kiu mi ĉiam klopodas kafumi kiam ni troviĝas en la sama horzono), Pudingulo, kaj lia filino, mi ĝuis tre agrablan viziton.

Kia plezuro trovi menuojn, afiŝojn, instrukciojn en perfekta Esperanto.  For dum kelkaj horoj mia balbutanta malscipovo de la japana. Senprobleme mi povis mendi, diskuti, babiladi.

KafejoSojo


Pri la kafejo kaj pri niaj interesaj diskutoj, mi plie detale skribos post mia ferio.  Intertempe, mi forte rekomendas al ĉiuj sekvu la kafejon Sojo ĉe Fejsbuko (https://www.facebook.com/kafejosojo) kaj se vi vizitos Tokion, nepre rezervu sidlokon!

kafejo Sojo

09/01/2017

Vojaĝo sub la Meznokta Suno



En forlasita duonfarita konstruaĵo en la urbo Osako estas trovita murdito.  Komence de la enketo fare de Detektivo Sasagaki ŝajnas esti sufiĉe facile solvebla  afero sed ĉiuj spuroj kondukas lin nenien.
  
En Vojaĝo sub la Meznokta Suno (白夜行) de Keigo Higaŝino, ni dum 20 jaroj sekvas diversajn rolulojn kaj, kvankam iliaj historioj unue aspektas tute sendependaj, iom post iom ni lernas ke ili fakte iel ĉiuj interkonektiĝas. 

Sed kiu estas la marionetist(in)o kiu enmiksiĝas en iliajn vivojn, kaj kial?

Mi jam legis kelkajn verkaĵojn de la sama aŭturo kaj la jenan, kiun mi ricevis kiel Kristnaska donaco, mi ankaŭ multe ĝuis.

Mi legis ĝin en la angla, sed vidas ke ekzistas tradukoj en diversajn lingvojn. Se vi trovas version en lingvo kiun vi komprenas, mi rekomendas ĝin!