Pages

29/09/2008

multe da fromaĝo!


Foje oni starigas la demandon, en gazetaj intervjuoj, televide aŭ en ĝenerala konversacio, "Ĉu vi preferas ĉokoladon aŭ fromaĝon - se vi devus elekti inter la du, kiun vi elektus?"  Nu, tiu estas terura demando por mi!  Plaĉegas al mi ĉokolado, sed egale plaĉegas al mi fromaĝo.  Neniam mi kapablus elekti inter la du. 

Sabaton, tamen, mi elektis fromaĝon, ĉar en la kastelo de Kardifo okazis la Brita Fromaĝo-Festivalo.  Kun mia onklo, gekuzoj kaj amikino mi gustis kelkcent diversaj britaj fromaĝoj kies fabrikantoj eksponis.  Feliĉe estis sunbrila tago kaj inter fromaĝ-manĝado ni povis sidi en la suno kaj trinki kafon (aŭ bieron - mia onklo kaj kuzo).

Mi ankaŭ aĉetis multajn diversajn fromaĝojn kaj hieraŭ ĉehejme bankedis per fromaĝo!  Plej multe plaĉis al mi fumigita malmola fromaĝo de Irlando (ne, fakte, en Britio, sed ĉeestis la festivalo!), kaj fromaĝo miksita kun kreno de norda Kimrio.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...