Pages

17/06/2015

kafo-maŝino

En mia dormoĉambro mi havas kafomaŝinon. Ĝi funkcias aŭtomate. Antaŭ ol enlitiĝi oni enmetas kafon kaj akvon kaj programas la maŝinon. Kiam oni vekiĝas, ĝustatempe prepariĝis kafo. Tio multe helpas min vekiĝi kaj ellitiĝi matene. (La kafomaŝino estas sur tablo ĉe la alia flanko de la ĉambro por devigi min ellitiĝi por havi kafon - se ĝi estus apud mia lito mi kredas ke mi neniam ellitiĝus). 

Hieraŭ, tamen, katastrofo! La maŝino paneis - fakte grava komponanto rompiĝis neripareble! Tuj post la laboro mi rapidis al vendejo por anstataŭigi ĝin per nova maŝino. Feliĉe estis simila maŝino tie.

Ĉi-matene ordo revenis al la mondo kaj kiel kutime, ekvekante, kafo atendis min.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...