Pages

25/03/2017

Ĉe la Esperanto-kafejo



Kiam mi estis infaneto mi kredis ke plejparte ĉiu en la mondo parolis Esperanton.  Nu, almenaŭ preskaŭ ĉiu en mia mondo parolis Esperanton: gepatroj; iliaj geamikoj;  kelkaj aliaj familianoj.  Eĉ mia kara avinjo komprenis la tre gravajn vortojn (bonbonoj, biskvitoj, ĉokolado, ktp). Ferie ni kongresumis en Esperantujo. Semajnfine lokaj esperantistoj kunvenis ĉe nia domo.

Pli aĝe, mi seniluziiĝis.  Kia ŝoko ke ne ĉiuj en butikoj, kafejoj, la mondo ĝenerale, komprenis ĝin! 8-jaraĝa mi sopiris je la fina venko :)

Kvankam mi nun havas multe pli da jaroj mi kredas ke ie, profunde en mi, tiu seniluziiĝo neniam forlasis min.  Kiam mi reeniras Esperantujon (dum kelkaj minutoj per la interreto, dum kelkaj horoj ĉe nia loka grupo, dum kelkaj tagoj ĉe kongreso) mi resentas min kiel tiu knabineto kiam la tuta mondo estis Esperantista.

Tia sperto estis mia ĉi-matena vizito al la novaja kafejo SOJO en Tokio.  Ankoraŭ ne vere oficiale malfermita, estimata S-ro Saito tre afable malfermis la kafejon por ni.  Kun mia Japana amiko S-ro Bonulo (kun kiu mi ĉiam klopodas kafumi kiam ni troviĝas en la sama horzono), Pudingulo, kaj lia filino, mi ĝuis tre agrablan viziton.

Kia plezuro trovi menuojn, afiŝojn, instrukciojn en perfekta Esperanto.  For dum kelkaj horoj mia balbutanta malscipovo de la japana. Senprobleme mi povis mendi, diskuti, babiladi.

KafejoSojo


Pri la kafejo kaj pri niaj interesaj diskutoj, mi plie detale skribos post mia ferio.  Intertempe, mi forte rekomendas al ĉiuj sekvu la kafejon Sojo ĉe Fejsbuko (https://www.facebook.com/kafejosojo) kaj se vi vizitos Tokion, nepre rezervu sidlokon!

kafejo Sojo

No comments: