Pages

22/08/2017

Trans baraĵon per biciklo

Pasintan sabaton estis la naskiĝtago de Pudingulo. Tial ni decidis forgesi la kutime farendajn sabatajn domtaskojn kaj anstataŭe havi libertagon.  Post iom griza kaj pluveta semajno la suno brilis, do ni aerpumpigis la pneŭojn de niaj bicikloj kaj ekpedalis al la golfeto de Kardifo.  Pro nova vojo inter mia kvartalo kaj la golfeto, kiu havas bonan biciklovojon, eblas atingi la golfeton en malpli ol 10 minutoj.

Mi ne estis biciklante dum kelkaj semajnoj, do miaj kruroj protestis. Pudingulo, kiu faras multe pli da sporto ol mi, ne tiom suferis, malgraŭ sia matena kukomanĝadego…
Ĉe la golfeto de Kardifo estas baraĵo (konstruita en 1999) kiu kreis sensalakvan lagon el la antaŭe tajda golfeto.  La baraĵo ligas la antaŭan havenan kvartalon de Kardifo kun la apuda urbo Penarth kaj eblas piediri kaj bicikli laŭ la baraĵo inter la du lokoj.

De la mezo de la baraĵo estas belega panoramo trans la Bristolan Kanalon al Anglio je la alia flanko.  Estas ĉiam iom venta tie tamen! Biciklante mia biciklo estis puŝata flanken pro la vento kaj mi apenaŭ povis enspiri! 

Foje la baraĵo leviĝas por lasi boaton en/elveni el la golfeto.  La du jenaj boatoj atendis la malfermiĝon de la enirkanalo:


La baraĵo estas 1.1 km longa, sed nia tuta rondvojaĝo estis 10km.  Ni meritis nian vesperan manĝadon kaj trinkadon en japana restoracio!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...